13
Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Jehoaŝ, filo de Aĥazja, kaptis Jehoaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ; kaj li venis Jerusalemon, kaj detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
23
En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, ekreĝis Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, en Samario, kaj li reĝis kvardek unu jarojn.
28
La cetera historio de Jerobeam, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj Ĥamaton de Judujo, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.